From Wikipedia, the free encyclopedia
La Princa kripto (germane: Weimarer Fürstengruft) estas entombigejo de nobeloj kaj de Goeto kaj de Ŝilero en Vajmaro sur la Malnova tombejo.
Princa kripto de Weimar | |||
---|---|---|---|
burial vault (en) tombejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | novklasika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Clemens Wenzeslaus Coudray vd | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Vajmaro | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 58′ 21″ N, 11° 19′ 32″ O (mapo)50.97258611111111.325644444444 | ||
| |||
Parto de | Historia tombejo en Weimar vd | ||
Posedata de | Klassik Stiftung Weimar vd | ||
Per la aranĝo de Tombejo antaŭ la Pordego de Nia Sinjorino la urbo Vajmaro ricevis en 1818 modernan tombejon. Ties plej malnova parto nomatas Historia tombejo.
Ĉe la flankaj muroj troviĝas la tomboj de eminentuloj de ĉiuj sociaj klasoj. La de tilioj ĉirkaŭita ĉefa pado kondukas onin al altebeneton sur kiu staras - kun surfaco de greka kruco - la Princa kripto. Ĝin konstruigis duko Karolo Aŭgusto en 1825/26 laŭ la planoj de la vajmaro ĉefarkitekto Clemens Wenzeslaus Coudray: ĝi estu la duka deziro tre simpla, nur funkcianta mortuldeponejo tutsimple.
En la malsupra etaĝo staras pluraj ĉerkoj de princaj familianoj; la impresa sarkofago baroka de dukino Eleonora Wilhelmina plej dominas la spacon dekstre de la ŝtuparo. Sudoriente videblas la ĉerkoj de Goeto kaj (laŭdire) de Ŝilero. Esploroj pri la identeco de la en la sarkofago trovita kranio tamen montris ke ĝi ne apartenis al la geniulo.
Ŝilero en la 1805-a jaro jam estis enterigita sub la maŭzolea volbaĵo de sur la tombejo de la Kirko Sankta Jakobo. Laŭ instigo de la urbestro Carl Leberecht Schwabe ĝiaj ostoj en marto de 1826 forprenitis de tie kaj transmetitis en la princan kripton en la 16-a de decembro 1827. Goeto flanke de Ŝilero entombigitis en la 26-a de marto 1832.
En 1862 sude de la maŭzoleo alkonstruitis kolorriĉa rusa ortodoksa kapelo en novbizance historiisma stilo kiel lasta dormejo de la rusa grandprincino kaj granddukino de Maria Pavlovna Romanova. Laŭ ŝia volo kvieti kune kun la edzino Karlo Frederiko, la muroj de la Princa kripto finfine transboritis tiel ke nun la du sarkofagoj apudas. Antaŭe kolektiĝis por diservoj la rusortodoksaj fideluloj en kapelo en la Stein-domo. Konsekrinto estis la arkipresbitero Stefan Sabinin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.