Primasa baziliko de Esztergom
From Wikipedia, the free encyclopedia
Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Ĉielenpreno de Maria (ankaŭ ĉefkatedralo; latine: Caput, mater et magistra ecclesiarum Hungariae) estas la plej alta domo en Hungario kaj la plej granda eklezia konstruaĵo de la hungaroj. Ĝi situas sur monteto laŭ la dekstra bordo de Danubo en urbo Esztergom. En la interno estas la unusola hungara restanta renesanca konstruaĵo, nomata kapelo de Bakócz. Malantaŭ la altaro estas la plej granda pentraĵo sur tolo en la mondo (13,5×6,6 m).
Rapidaj faktoj Koordinatoj, Arkitekto ...
Primasa baziliko de Esztergom | ||
---|---|---|
malgranda baziliko, katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 47° 47′ 56″ N, 18° 44′ 11″ O (mapo)47.79888888888918.736388888889 | |
Arkitekto | János Packh | |
Estiĝo | 1001 | |
Primasa baziliko de Esztergom | ||
Vikimedia Komunejo: Esztergom Cathedral [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi