Premio Zamenhof
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Premio Zamenhof por Internacia Kompreniĝo estis starigita de UEA, laŭ iniciato de ties Novjorka Oficejo, en la jaro 1985 "por honori ĉiujare personon de internacia reputacio, kiu signife kontribuis al la antaŭenigo de internaciaj komunikado kaj kompreniĝo" ("Esperanto", 1985:11, p.183). Ĝia valoro estis 1.000 usonaj dolaroj.
Rapidaj faktoj honorigo, Organizanto ...
Premio Zamenhof | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Organizanto | Universala Esperanto-Asocio | |
Fermi
Premio Zamenhof estis aljuĝita dum jenaj jaroj kaj al jenaj personoj:
- 1985 al Robert Muller, asista ĝenerala sekretario de UN
- 1986 al Amadou-Mahtar M'Bow, Ĝenerala Direktoro de UNESKO
- 1987 al James Grant, direktoro de Unicef
- 1991 al Brian Urquhart, asista ĝenerala sekretario de UN
- 1995 al Martti Ahtisaari, tiama prezidento de Finnlando
Post 1995 ne okazis novaj aljuĝoj, sed la Premio ne estis malfondita, kaj eblas nova aljuĝo.