Premio Lumière
From Wikipedia, the free encyclopedia
La premio Lumière (france Prix Lumière, foje ankaŭ Trophée Lumière aŭ duon-angle Lumière Award) estas kinopremio nomata laŭ la fratoj Lumière, kiu ekde la jaro 1996 estas ĉiujare atribuata en Parizo. La premion aljuĝas la Académie Lumière; la ĵurio konsistas el pli ol 200 reprezentantoj de ne-franciaj amaskomunikiloj.
Premio Lumière | ||
premiaro | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Fratoj Lumière | |
Lando | Francio | |
Fondita de | Edward Behr vd | |
Fondita en | 1996 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La ceremonio, en kiu publike anonciĝas la premiitoj, ĉiujare okazas inter mezo de januaro kaj fino de februaro. Kontraste al la iom pli poste aljuĝata premio César, la premio Lumière nur celas origine franclingvajn filmojn.
La premion en 1995 iniciatis la usona Edward Behr kaj la franca filmproduktoro Daniel Toscan du Plantier. Modelo estis la usona Premio Ora Globo, kiun ĉiujare reprezentantoj de internaciaj amaskomunikiloj aljuĝas en Los-Anĝeleso.