From Wikipedia, the free encyclopedia
La Serba ortodoksa preĝejo de Plej Sankta Dipatrino estas religia konstruaĵo en Slovakio, en urbo Komárno.
Serba ortodoksa preĝejo de Komárno | ||
---|---|---|
Serba ortodoksa preĝejo en Komárno | ||
ortodoksa preĝejo • plata tomboŝtono | ||
Loko | ||
Ŝtato | Slovakio | |
Municipo | Komárno | |
Geografia situo | 47° 45′ 29″ N, 18° 7′ 24″ O (mapo)47.75791918.123428 | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | Serba ortodoksa eklezio | |
Dato de konsekro | 1756 | |
Konsekrinto | episkopo de Buda: Dionisije Novakovič | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | 1754–1756 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La plej frue ligna preĝejo estis en tiu loko, kiun serbaj rifuĝintoj konstruis. Pli nova preĝejo konstruiĝis en la 1750-aj jaroj en la urbo, kiu ĝis la Traktato de Trianon estis hungara urbo Komárom. En 1763 tertremo okazis, sed la preĝejo restis uzebla. En 1770 finiĝis la rekonstruo. En 1848 pro incendio la preĝejo bruldetruiĝis, post 3 jaroj ĝi rekonstruiĝis. Baldaŭe Serbio sendependiĝis, multe da serboj hejmeniris, la preĝejo forlasiĝis. Ekde 1967 muzeo profitas ĝin, tamen foje-foje geedziĝaj religiaj ceremonioj okazas.
La unusola turo altiĝas ĉe la fronto super la enirejo. Ankaŭ la preĝejo konsistas el unu navo. En la interna parto estas videblaj diversaj ortodoksaj objektoj kaj ikonoj, fine kelke da tomboŝtonoj. Ankaŭ ekstere estas multe da tomboŝtonoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.