From Wikipedia, the free encyclopedia
La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en Tállya laŭ la ĉefplaco.
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao | |
---|---|
preĝejo Sankta Ladislao en Tállya | |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tállya |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Szerencs |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Jam dum la mezepoko gotika preĝejo funkciis en tiu vilaĝo. Inter 1647 – 1715 la kalvinanoj profitis la preĝejon. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1720 aŭ en 1757, tamen restis gravaj partoj el la malnova preĝejo. La predikejo estis farita en 1757. La orgeno ekfunkciis en 1828, sed ĝi estis trakonstruita en 1874 kaj 1943. La preĝejo parte bruldetruiĝis en 1861, en la sekva jaro oni rekonstruis ĝin. Laŭ la memortabulo sur la ekstera muro la preĝejo estis renovigita en 1982.
La konstruaĵo situas sola. En mezo de la fasado la turo altiĝas, sube la enirejo troviĝas. La multangula sanktejo direktiĝas al oriento. Apud la sanktejo troviĝas la sakristio. La impona ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Ladislaon. Apude situas lignaj skulptaĵoj pri Sankta Sebastiano, Sankta Roĥo kaj Sankta Triunuo. La flanka altaro maldekstre prezentas Sanktan Vencelon, Franz Anton Maulbertsch pentris la bildon. La ceteraj flankaj altaroj estas dediĉitaj al Elizabeto de Hungario, Immaculata, Johano Nepomuka. Sub la orgeno troviĝas kuŝanta skulptaĵo pri sankta Rozalia el la 18-a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.