From Wikipedia, the free encyclopedia
Preĝejo de Sankta Jakobo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Gencsapáti, en iama vilaĝo Nagygencs. Tiu preĝejo estas la pli maljuna en Gencsapáti.
Paroĥa preĝejo de Sankta Jakobo | ||
---|---|---|
Preĝejo de Sankta Jakobo en Gencsapáti | ||
kristana preĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Gencsapáti | |
Geografia situo | 47° 17′ 5″ N, 16° 35′ 47″ O (mapo)47.28471116.596436 | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Vas (Hungario) | |
diocezo | Szombathely | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La kirko estis konstruita en la mezepoko, kiun pruvas gotikaj restaĵoj. La unua mencio okazis nur en 1650. En 1880 oni konstruis ankoraŭ 2 navojn. En 1937 plena renovigo okzis, poste en 1974, tiam oni malkovris la gotikajn partojn. En 2001 okazis la lasta renovigo, sed la sakristio nur en 2005. En la sakristio estis pentraĵo pri okazintaĵoj dum la Hungara Sovetrespubliko. Ĝi estis kovrita per kalko en 1945, ĉar ĝi prezentis batalon inter la kamparanoj kaj komunistoj. En 2005 oni forigis la kalkotavolon.
La preĝejo havas 1 turon super la ĉefenirejo kaj 3 navojn, tial la preĝejo estas tre larĝa. Antaŭ la preĝejo estas monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito, farita en 1920. Ĉiuj navoj havas apartajn enirejojn. La sanktejo estas pli mallarĝa, ol la ĉefnavo kaj formas el la okanguloj 3. Interne la mebloj devenis el la 18-a jarcento. En la navoj estas 2 flankajaltaroj pri Dipatrino kaj Elizabeto de Hungario. La freskoj estis pentritaj en 1937. La fenestraj bildoj ĉe la flankonavoj estis faritaj en 1920, la fenestraj bildoj ĉe la koruso en 1937.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.