From Wikipedia, the free encyclopedia
La preĝejo Saint-Eustache aŭ Sankta Eŭstaĥo de Parizo (france St-Eustache de Paris) validas kiel la plej eminenta preĝejo de Parizo el la 16-a jarcento kaj kiel unua, kiu montras motivojn el la antikvo. Ĝi troviĝas ĉe la Strato Rambuteau en la 1-a arondismento de Parizo kaj estis la preĝejo de la komercistoj de la najbara foirejo, de la haloj de Parizo (nuntempe surkonstruita per la Forumo de la Haloj). Sankta Eŭstaĥo estas konsekrita al la frukristanisma martiro Eŭstaĥo, patrona sanktulo de la ĉastistoj, kaj estas la lasta pariza eklezia konstruaĵo laŭ gotika arĥitekturo; ĝi jam ekkonigas la spiriton de komenciĝa renesanco.
Preĝejo Saint-Eustache | |||
---|---|---|---|
Église Saint-Eustache | |||
kristana preĝejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | gotika arto vd | ||
Estiĝo | 1532 | ||
Adreso | |||
Urbo | Parizo | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | Halles | ||
Adreso | 2 Impasse Saint-Eustache | ||
Situanta sur | rue du Jour | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 51′ 48″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)48.8633333333332.345 [+] | ||
| |||
Posedata de | municipality of Paris vd | ||
Retejo | https://www.saint-eustache.org | ||
René Benoist, paroĥestro de Saint-Eustache en 1569, akiris influon tiel grandan sur la paroĥanoj, ke li estis kromnomita la « papo de Les Halles ». En 1578, li redaktis petleteron, cele al obteni monhelpon por finpretigi sian preĝejon : tiu ĉi, komencita en 1532, ne estis finita. Kvankam tio ebligis la konstruon de novaj partoj, restas ankoraŭ ĝis hodiaŭ nefinita turo, kies konstruado haltiĝis en 1624.
Ene de la preĝejo, oni povas trovi unu el la du konitaj versioj de la Disĉiploj de Emmaüs, far Petro Paŭlo Rubens.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.