Praksinoskopo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Praksinoskopo estis aparato de animacio, nome sukcedanto de la zootropo. Ĝi estis inventita en Francio en 1877 fare de Charles-Émile Reynaud. Kiel ĉe la zootropo, ĝi uzis strion de bildoj lokigitan ĉirkaŭ la interna surfaco de turniĝanta cilindro. La praksinoskopo plibonigis la zootropon pere de anstataŭo de siaj mallarĝaj vidaj fendotranĉoj per interna cirklo de speguloj, lokigitaj tiele por ke la reflektoj de bildoj aperu pli malpli senmovaj en sinteno dum la rado turniĝas. Iu rigardante en la speguloj vidus tiele rapidan sinsekvon de bildoj produktante iluzion de movado, per pli brila kaj pli disformita bildo ol tiu kiun la zootrope havigis.
En 1889 Reynaud disvolvigis la Théâtre Optique, plibonigita versio kapabla projekcii bildojn sur ekrano el pli longa rulaĵo de bildoj. Tio ebligis lin montri man-pentritan animaciitan kartunon al pli granda publiko, sed ĝi estis tuj superita laŭ populareco fare de la fotofilma projekciilo de la fratoj Lumière.