muzeo en Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
Poŝta Muzeo en Balatonszemes [balatonszemes] laŭ la turista gvidlibro estas la plej vizitinda vidindaĵo en la ĉebalatona ripozejo Balatonszemes.
Poŝta Muzeo en Balatonszemes | |||
---|---|---|---|
poŝta muzeo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Balatonszemes | ||
Adreso | 8636 Balatonszemes, Bajcsy-Zsilinszky Endre út 46. | ||
Posedanto | Q111851524 vd | ||
Malfermo | 1962 | ||
Koordinatoj | 46° 48′ 24″ N, 17° 46′ 50″ O (mapo)46.8066506315417.78052446949 | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.postamuzeum.hu/postamuzeum-balatonszemes | ||
La muzeo prezentas sin en iama stalo restanta hazarde de antaŭa poŝtkaleŝa stacio. Tie oni ŝanĝis la ĉevalojn por tiri la poŝtajn veturilojn. En la ŝtalo oni vidas la iaman poŝtan trafikon. Granda korto (parte kovrita) apartenas al la muzeo, kie estas poŝtaj veturiloj ĉevaltiraj kaj ankaŭ motoraj. La plej granda objekto estas vagonara movpoŝto aŭ poŝta vagono. Tio estis speciala vagono tirita tuj post la lokomotivo. Tie la poŝtistoj dumvojaĝe ordigis la leterojn. Ĉe la haltejoj ili transdonis kaj transprenis la adekvatajn leterojn. Dum la socialismo apartenis al la stratobildo la verdaj germanaj poŝtaŭtoj nomataj "Robur", kiu ne mankas el la muzeo.
Antaŭ la stalo monumento pri poŝtistoj oferintaj siajn vivojn dum laborado situas. Antaŭ la muzeo malnova poŝta kaleŝo tiras la atenton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.