Laŭ la helena mitologio, la Oceanidoj aŭ Potamoj (el la greka Ποταμοι, riveroj) estis riveraj dioj, kiuj personigis la akvajn fluadojn, kiujn ili regis. Romianoj nomis ilin Fluminae.
Heziodo laŭvice elnomis ilin, po unu ĉiu tiame konata rivero, kaj klarigis ke ilia gepatroj estis la titanoj Okeano kaj Tetiso (titanino). Pro tio, ili estis fratoj de la oceanidinoj, maraj nimfoj de nebuloj.
La oceanidoj estis prezentitaj kiel longbarbaj maljunuloj kronataj per tipaj vegetaĵoj de la riveroj el kiu ili ricevis siajn nomojn, kaj ornamigitaj aŭ ĉirkaŭitaj de la lokaj bestoj kaj flaŭro. Kutime ili havis du kornojn en la frunto, kiuj simbolas la diversajn fluaĵojn aŭ alfluantojn, kiuj formis la tutan riveron. Ofte ili aperas kuŝantaj kaj apogantaj sin sur kruĉo el kiu elfluas akvo. Depende de la rapideco de la rivera fluado oni prezentis tiujn kruĉojn pli aŭ malpli klinitaj. La antikvaj helenoj ege respektis la oceanidojn, kaj kutime ili ĉiam alvokis ilin antaŭ trapasi la respektivan riveron.
- Aciso
- Aeaso
- Aĥeloo
- Akerono
- Aksio
- Alfeo
- Almono
- Amfriso
- Apidano
- Ardesko
- Asopo
- Asteriono
- Cebreno
- Cefizo
- Ceko
- Cidno
- Egeo
- Enipeo
- Erazino
- Eridano
- Esepo
- Esperkio
- Eŭfrato
- Eŭroto
- Eveno
- Evroso
- Fasiso
- Graniko
- Haliakmono
- Heptaporo
- Hermo
- Hidaspeso
- Inaĥo
- Istro
- Kaistro
- Kladeo
- Krataiso
- Kremetezo
- Kriniso
- Ksanto
- Ladono
- Marsio
- Meandro
- Mincio
- Nezo
- Nilo
- Numicio
- Partenio
- Peneo
- Rezo
- Rodio
- Sangaro
- Selemno
- Sibariso
- Simoizo
- Skamandro
- Strumo
- Termesio
- Tiberino (laŭ la romia mitologio)
- Tiberto (laŭ la romia mitologio)
- Tritono
- Volturno (laŭ la romia mitologio)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.