Portugala Eldona Rondo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Portugala Eldona RONDO estis fondita en aprilo 1944, kiam per cirkulero la iniciatintoj invitis portugalajn esperantistojn al kunlaboro aŭ almenaŭ monprunto.
Kvankam nur tre malmultaj personoj aliĝis, P.E.R. baldaŭ komencis eldonadon kaj starigis reton de perantoj tra la mondo. Eksterlandanoj helpis per kontrolado de tekstoj, precipe la Literatura Komitato de F.L.E. En 1948 ili havis 470 abonantojn en 15 landoj.
La eldonejo aperigadis kajerojn kun kleriga enhavo, kies aŭtoro plej ofte estis profesoro Agostinho da Silva. Tamen aperis verkoj ankaŭ de kelkaj aliaj aŭtoroj.
La agado de la eldonejo post 1948 finiĝis kaj reaperis denove en la jaroj 1981 kaj 1982.