Portugala Barato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Portugala Barato (portugale Estado da Índia, do Ŝtato Hindio) estis portugala kolonio sur okcidenta marbordo de Hinda subkontinento. La kolonio konsistis el tri komune nekoneksantaj malgrandaj ŝtatoj Goao, Damão (portugale, alie Damano) kaj Diuo; el pluaj al la kolonio apartenantaj teritorioj sur la hinda subkontinento eblas nomi precipe Dadron kaj Nagar-Havelion.
Portugala Barato | |||||||||
| |||||||||
kolonio • preteroceana provinco de Portugalio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
Portugal-Hindia rupio • portugal-hinda eskudo | |||||||||
| |||||||||
Ĉefurbo de la kolonio estis Velha Goa (dekomence nur Goa), pli malfrue Nova Goa, de kie estis parte administrataj ankaŭ pluaj portugalaj kolonioj sur okcidenta marbordo de Afriko (Sofala, Mozambiko), en Persa golfo (krom alia Maskato, Hormuzo) kaj en Malantaŭa Hindio (krom alia Malako). La signifo de la kolonio estis emfazita per la fakto, ke guberniestro de Goao portis parte ankaŭ titolon de vicreĝo, per kiu li estis nomita de portugala reganto kaj al li rekte subigita – la ĉefurbo poste ĝojis al similaj privilegioj kiel Lisbono. Post la konkero da la kolonio, la reĝoj de Portugalio oficiale nomis sin "por Graça de Deos Rey de Portugal, e dos Algarves, daquem, e dalem mar em Africa, Senhor da Guine e da Conquista, navegação, e Comercio de Ethiopia, Arabia, Persia, e India" (per Dia graco, Reĝo de Portugalio kaj de Algarves, de ĉiparto kaj de aliparto de la maro en Afriko, Sinjoro de Gvineo kaj de la Konkero, navigado, kaj komerco al Etiopio, Arabio, Persio kaj Hindio).
La kolonio pereis en la jaro 1961 pro okupo de la teritorio per hinda armeo.