viando el porko From Wikipedia, the free encyclopedia
Porkaĵo estas viando de porko. Temas pri ĉiaj manĝeblaj partoj. En Eŭropo kaj Orient-Azio porkaĵo estas la plej ofte manĝata viando. En Germanio en 2004 la po-homa konsumo estis je 39,5 kg (39,3 kg en 2003 / tuta viandokonsumo je 61,3 kg). Kontraŭe en kelkaj religioj (ekz. islamo kaj judismo, porkaĵo estas tute malpermesita.
Porkoj estas nuntempe buĉitaj ĉirkaŭ 180-tagaj kun pezo inter 95 kaj 110 kg. Specoj de porkaĵo inkluzivas ŝinko kaj lardo.
La plej granda produktlando de porkaĵo estas Ĉinio, sekvas Usono kaj Germanio. Aliaj gravaj eŭropaj produktlandoj estas Hispanio, Francio, Pollando kaj Danio.
Rango | Lando | Produktaĵo (en miloj da tunoj) |
Rango | Lando | Produktaĵo (en miloj da tunoj) |
---|---|---|---|---|---|
1 | Ĉinio | 47.753 | 10 | Rusio | 1.750 |
2 | Usono | 9.332 | 11 | Vjetnamo | 1.700 |
3 | Germanio | 4.366 | 12 | Italio | 1.618 |
4 | Hispanio | 3.335 | 13 | Filipinoj | 1.400 |
5 | Brazilo | 3.110 | |||
6 | Francio | 2.290 | 15 | Nederlando | 1.245 |
7 | Pollando | 2.100 | 16 | Sud-Koreio | 1.100 |
8 | Kanado | 1.970 | 17 | Meksiko | 1.100 |
9 | Danio | 1.762 | 18 | Belgio | 1.050 |
Fonto: Handelsblatt – Die Welt in Zahlen (2005)
Babi pangang, en Indonezio kaj Malajzio skribita kiel babi panggang, estas la nomo por diversaj manĝaĵoj el la Fora oriento farita el porkaĵo. En restoracioj plej ofte troviĝas tri variantoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.