From Wikipedia, the free encyclopedia
La porĉo (aŭ antaŭpordo) estas parto de portalo. Temas pri arĥitektura termino devenanta el la grekantikva, per kiu oni difinas malgrandan pintforman portikon poziciitan por protekti kaj kovri la precipan enirejon de preĝejo. Ĝi povas esti difinita ankaŭ “antaŭenirejo).
Kutime tiu speco de elstarajo akompanas la paleokristanan arĥitekturon kaj romanikan arĥitekturon kaj ofte estas konstituita per barelvolbo, subtenata de paro de kolonoj, sed troviĝas kazoj en kiuj la volvo estas simple elpenda el la palaca fasado.
En diversaj preĝejoj la kolonoj de la porĉo ne apogiĝas rekte surtero, sed estas poziciitaj sur monstroj aŭ fantastaj bestoj aŭ, pliofte, sur leonoj, ĝuste diritaj “stiloforaj leonoj”.
Porĉaj scenejoj aperas foje en la dekoracioj de famaj pentraĵoj kiel en Edziniĝo de la Virgulino de Perugino kaj en tiu simila de Rafaelo (La edziniĝo de la Virgulino (Rafaelo).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.