studfako de genetiko pri genetika diferenco en kaj inter populacioj From Wikipedia, the free encyclopedia
Populacia genetiko aŭ populacigenetiko estas subfako de genetiko kiu temas pri genetikaj diferencoj ene kaj inter populacioj de animaloj, kaj estas ankaŭ parto de evoluisma biologio. Studoj en tiu branĉo de biologio esploras fenomenojn kiaj adaptado, speciigo, kaj populacistrukturon.[1]
Populacigenetiko estis ŝlosila ingredienco por la apero de la moderna evolucisintezo. Ties ĉefaj fondintoj estis Sewall Wright, J. B. S. Haldane kaj Ronald Fisher, kiuj ankaŭ metis la bazojn por la rilata fako de kvantogenetiko. Tradicie estas tre matematika fako, kaj moderna populacigenetiko enhavas teorian, laboratorian, kaj kamparan laborojn. Modeloj de populacigenetiko estas uzataj kaj por statistika inferenco el informaro el la sekvenco de DNA kaj por pruvaro/dispruvaro de la koncepto.[2]
Kio tenas populacigenetikon aparte nuntempe el pli novaj, pli fenotipaj alproksimiĝoj al la modela evoluismo, kiel la evoluisma ludoteorio kaj la adaptada dinamiko, estas ĝia emfazo al genetikaj fenomenoj kiaj dominanteco, epistazo, kaj la grado laŭ kiu la genetika rekombinado rompas la ligilan malekvilibron. Tio faras ĝin taŭga por komparo al la informo el la populacigenomiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.