Internacia juro
juro pri rilato inter nacioj, landoj, aŭ ŝtatoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia Juro (aŭ Popoljuro) estas parto de juro, kiu regulas la internaciajn rilatojn. Rilatoj inter ŝtatoj povas varii inter simplaj interŝanĝoj de ĝentilecoj, kiel kreo de ambasadejoj, kaj pli gravaj aferoj, kiel kvereloj pri landlimoj, komercaj malfacilaĵoj, internacia politiko kaj milito.
La internacian juron konsistigas du subpartoj:
- La publika internacia juro estas la regularo, kiu regas la rilatojn inter la subjektoj de la internacia socio, nome ŝtatoj, internaciaj organizaĵoj k.a.
- La privata internacia juro estas aro da reguloj, kiun ŝtato aplikigas en situacioj inkludantaj eksterlandan elementon.