From Wikipedia, the free encyclopedia
La Grekpopola Liberiga Armeo (greke Ελληνικός Λαϊκός Απελευθερωτικός Στρατός, Ellinikós Laïkós Apeleftherotikós Stratós), ofte konata laŭ sia akronimo ELAS (ΕΛΑΣ), kaj ofte erare nomata Nacia Popolliberiga Armeo (greke Εθνικός Λαϊκός Απελευθερωτικός Στρατός, Ethnikós Laïkós Apeleftherotikós Stratós) — kunfondita en 1941 de Komunista Partio de Grekio — estis la milita armeo de la maldekstra Naciliberiga Fronto (EAM) dum la periodo de la Greka Rezistado ĝis februaro 1945, kiam, post la tumultoj de la Dekemvriana kaj la Varkiza Interkonsento, ĝi estis senarmigita kaj disigita.
El 1942 al 1943 estis la pinta periodo de la gerilo.
La 10-an de marto 1944 la EAM-ELAS, tiam en kontrolo de plej el la lando, establis la Politikan Kommitaton de Nacia Liberigo (PEEA), amplekse konata kiel "Montara Registaro" (en greka: Κυβέρνηση του βουνού, translit. Kyvérnisi tou vounoú), fakte tria greka registaro rivala al la kunlaborema en Ateno kaj al la registaro en ekzilo en Kairo. La Komitato PEEA estis elektita en liberigitaj teritorioj kaj en okupitaj areoj de 2,000,000 da grekaj civitanoj. Estis historie la unua fojo ke virinoj povis voĉdoni. La ministroj de PEEA kovris ampleksan politikan gamon el maldekstro al centro.
La 15-an de septembro 1944 post venko de la Grekpopola Liberiga Armeo en la batalo de Meligalas (Mesenio), pli ol 700 militkaptitoj kun kelkaj civiluloj estis masakritaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.