![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/96/A_Montante_%25284381115427%2529.jpg/640px-A_Montante_%25284381115427%2529.jpg&w=640&q=50)
Ponto Freixo
Ponto en Porto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ponto Freixo (en portugala: Ponte do Freixo) estas ponto super la rivero Douro, en norda Portugalio, kiu kunigas la urbon Porto kun Vila Nova de Gaia. Ĝi estas unu de la ses pontoj ekzistantaj en la urbo Porto. Ĝi estis inaŭgurita en 1995. La celo de ties konstruado estis krei alternativon al la pontoj Arrábida kaj Don Luis. La desegnistoj de la ponto estis António Reis kaj Daniel de Sousa. La totala longo de la ponto estas 705 m kaj ĝi havas ok aperturojn (po kvar ĉiuflanke), el kiuj la ĉefa estas 150 m longa.
Rapidaj faktoj vojponto [+], Koordinatoj ...
Ponto Freixo | ||
---|---|---|
![]() | ||
vojponto [+] | ||
Koordinatoj | 41° 8′ 30″ N, 8° 34′ 51″ U (mapo)41.141712-8.580866 | |
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | |
![]() |
||
Ponto Freixo | ||
![]() |
||
Fermi
Fakte temas pri du pontoj konstruitaj flankeflanke apartigitaj 10 cm unu disde la alia. Temas pri ponto por ŝoseoj kun alteco malsupra al ĉiuj ceteraj pontoj kiuj ligas Porto kun Gaia.
Freixo en la portugala signifas fraksenon.