From Wikipedia, the free encyclopedia
La ponto estas tiu parto de kordinstrumento (ĉu pluk- aŭ arĉinstrumento), ĝenerale iel traboforma, kiu transportas la energion el la vibrado de la kordoj al la sonkorpo de la muzikilo. Laŭ la speco de muzikilo ekzistas diversaj konstrumanieroj. La ponto limigas la libere vibrantan parton de la kordoj ĉe la fino pli proksima al la sonkorpo, dum simila trabo ĉe la alia fino de la kordo, la "selo", pli malproksima de la sonkorpo, limigas ĝin ĉe la alia flanko.
Ĉe liutoj kaj la plej multaj specoj de gitaroj la ponto havas duoblan funkcion: ĝi tie ne nur servas kiel limigo de la libere vibranta parto de la kordoj, sed ankaŭ kiel fiksilo de ili.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.