From Wikipedia, the free encyclopedia
Polanco [poLANko] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Besaya.
Polanco | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39313 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 175 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 352 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 23′ N, 4° 1′ U (mapo)43.385833333333-4.015 [+] | ||
Alto | 50 m [+] | ||
Areo | 17,55 km² (1 755 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Polanco (Cantabria) [+] | |||
En tiu municipo naskiĝis fama kantabra verkisto José María de Pereda en 1833.
Menciindas ankaŭ la haveno de Requejada (en la foto de la tabelo), ŝlosila infrastrukturo por la industrio de Torrelavega (Sniace kaj Solvay).
Ĝi limas norde kun Miengo, okcidente kun Santillana del Mar kaj Suances, sude kun Torrelavega kaj oriente kun Piélagos.
La municipa ĉefurbo estas loĝloko Polanco, je 24 km de la regiona ĉefurbo Santandero. La loĝloko Polaco mem estas distribuata inter jenaj kvartaloj: Cuesta Quintana, La Iglesia, Hondal, La Cochera, Cumbrales, Menocal, Piñal, Pozo, La Llosa kaj El Riego.
Por areo de 17,55 km² estas 5 978 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 500 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
La 5 978 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj ĉefe brutobredado. Tamen, kvankam nuntempe ankoraŭ oni praktikas tiujn metiojn, jam hegemonias la triaranga sektoro. Nur 3,4 % de la laboristaro dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 17 % al la konstruado, 27,7 % al industrio kaj 51,9 % al servoj.
Oni trovis restaĵojn de prahistorio. Certe jam en epoko de Romia Imperio trapasis la teritorion ŝoseo el nordo suden.
La unua mencio de Polanco aperis en la jaro 1026, en dokumentoj kiuj montris ties dependon de la abatejo de Santillana del Mar. Poste ĝi pasis al senjorlando de la Markizo de Santillana. Kaj en tiu familio, en la 18-a jarcento la Duko de Infantado nomumis la urbestron. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, ludis gravan rolon la haveno de Requejada, ĉar el tie oni eksportis la tritikon de Kastilio kaj oni importis feron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.