![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/10/Plutarco_Elias_Calles.jpg/640px-Plutarco_Elias_Calles.jpg&w=640&q=50)
Plutarco Elías Calles
eksprezidanto de Meksiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Plutarco Elías Calles [KAljes] (25a de Septembro 1877 – 19a de Oktobro 1945) estis meksika generalo kaj politikisto. Li estis la povega ministro de enlandaj aferoj dum la Prezidenteco Álvaro Obregón, kiu elektis Calles kiel sia sukcedanto. La prezidenta kampanjo de 1924 de Calles estis la unua popolisma prezidenta kampanjo en la historio de Meksiko, ĉar li alvokis al redistribuado de agrikulturaj teroj kaj promesis egalan justicon, plian edukadon, aldonajn labor-rajtojn, kaj demokratian regadon.
Plutarco Elías Calles | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Plutarco Elías Calles | |||||
Naskiĝo | 25-an de septembro 1877 (1877-09-25) en Guaymas | ||||
Morto | 19-an de oktobro 1945 (1945-10-19) (68-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko ![]() | ||||
Partio | Mexican Laborist Party (en) ![]() Revolucia Institucia Partio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Natalia Chacón (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Hortensia Elías Calles de Torreblanca (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto prezidanto militisto oficiro Secretary of Government (en) ![]() ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la popolisma fazo de Calles (1924–1926) li eniris en fazo de ŝtata ateismo aŭ pli bone dirite senreligieca reĝimo (1926–1928). Post elpostenigo li plue estis la dominanta estro el 1928 ĝis 1935, periodo konata kiel "Maximato", laŭ titolo kiun Calles atribuis al si mem, nome Jefe Máximo (Plejsupera Estro) de la Revolucio. Pli kaj pli li abandonis maldekstrecajn sintenojn por alproksimiĝi al aŭtoritatismaj kondutoj kaj reakciaj tendencoj.
Calles estis plej fama pro sia plenumo de kontraŭ-katolikaj (fakte ekster-ekleziaj) leĝoj en la Meksika konstitucio. Tio kondukis al la Kristisma Milito, nome enlanda milito per kiuj plej katolikemaj sektoroj kontraŭis la ŝtaton. Calles ankaŭ fondis la Revolucian Institucian Partion en 1929. Tiu partio certigis politikan stabilecon post la murdo de la prezident-elektita Álvaro Obregón en 1928. En siaj du postaj refondoj, ĝi tenis la povon kontinue el 1929 ĝis 2000.