Plurrasaj usonanoj
etna grupo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Plurrasaj usonanoj estas usonanoj en kiuj miksiĝis deveno de du aŭ pli da rasoj. La esprimo ankaŭ povas inkludi usonanojn de miksrasa deveno kiuj mem-identiĝas kun nur unu grupo kulture kaj socie. En la usona censo de 2010, proksimume 9 milionoj da individuoj aŭ 3.2% de la populacio, mem-identigis sin kiel multrasaj. Estas indico ke kontado de genetika deveno produktus pli altan nombron. Historiaj kialoj, inkluzive de sklaveco kreanta rasan kaston kaj la eŭrop-usona subpremado de indianoj, ofte igis homojn identigi aŭ esti klasifikitaj per nur unu etneco, ĝenerale tiu de la kulturo en kiu ili estis kreskigitaj. Antaŭ la mezo de la 20-a jarcento, multaj homoj kaŝis sian multrasan heredaĵon pro rasa diskriminacio kontraŭ malplimultoj. Dum multaj usonanoj povas esti konsiderataj multrasaj, ili ofte ne konas ĝin aŭ ne identiĝas tiel kulture, nek pli ol ili konservas ĉiujn malsamajn tradiciojn de diversaj naciaj devenoj.
- Kategorio Plurrasaj usonanoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Plurrasaj usonanoj | |
---|---|
etno | |
miksrasulo • usonanoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |