skolo de antaŭ-Sokrataj helenaj filozofoj From Wikipedia, the free encyclopedia
La Plurisma skolo estas antaŭsokrata filozofia skolo, kiu disvolviĝis post la Elaja filozofia skolo, kaj kontraŭis la koncepton kiu malagnoskas pri la ekzisto de movado kaj fenomenoj. Post Parmenido ne plu eblis kompreni la naturon en simpla maniero, kaj supozi, ke aparta substanco - unu substanco - estas la ĉefa elemento, kiel sugestis la membroj de la Mileta skolo. Anstataŭe pluristoj provas klarigi la mondon per multaj principoj. Ili ricevis iujn el la ĉefaj trajtoj de ekzisteco, kiel perceptitaj en la Elaja skolo, kaj transdonis ilin al kelkaj ekzistaĵoj, kiuj ne havas komencon kaj finon en la tempo (alie ili ne estus uzataj unue por kaŭzo al aliaj aferoj), kaj eble ankaŭ ne havas dividiĝo kaj movado (alie ili ne ekzistus). Ĉi tiuj ekzistaĵoj povas moviĝi inter si, kuniĝi kaj disiĝi, tiel kaŭzante movadon kaj ŝanĝon en la mondo de fenomenoj. Inter la pluralistoj, movado ne plu estis perceptita kiel neelirebla parto de la esenco de la ekekzisteco.
Inter la elstaraj membroj de ĉi tiu skolo estas Empedoklo kaj Anaksagoro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.