From Wikipedia, the free encyclopedia
Pleŭrono (en la helena Πλευρών) estas en la helena mitologio filo de aitolia reĝo Aitolo kaj lia edzino Pronoa.
Pleŭrono kun sia frato Kalidono fondis en Aitolio urbojn, kiuj estis nomataj laŭ ili. Edzino de Pleŭrono fariĝis Ksantipa, filino de Doro. Ŝi naskis al li filon Agenoron kaj filinojn Steropon, Stratonikon kaj Laofonton.
Pleŭrono estis en Sparto adorata kiel heroso, forpasinto, al kiu estis atribuata kapablo interveni en homan vivon, ĉar oni konsideris lin antaŭulo de Leda, edzino de sparta reĝo Tindareo.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pleurón (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.