Selekta plantoplibonigo celas genetikan ŝanĝiĝon de plantopopulacioj por plibonigi la biologiajn aŭ ekonomiajn ecojn. Ĝiaj metodoj estas plantoselektado, semtraktado aŭ krucado kaj posta selektado de fil/in/aj plantoj por la sekvanta kultivciklo aŭ la multigado de la nova planta kultivaro.
Celoj de la plantoplibonigo povas esti:
grandigo de la rikoltaĵo-kvanto
plibonigado de la planta kvalito
eliminado de nedezirataj enhavosubstancoj (ekzemple amaraj aŭ venenaj substancoj)
plibonigo de la gusto kaj konserveblo (precipe de fruktoj, legomoj kaj ornamplantoj)
plibonigo de konsisto de la plantgrasoj (kolza oleo, sunflora oleo)
Wulf Diepenbrock, Jens Léon, Frank Ellmer: Ackerbau, Pflanzenbau und Pflanzenzüchtung, Grundwissen Bachelor. Ulmer, 2005, ISBN 978-3-8252-2629-9. (UTB Uni-Taschenbücher, Band 2629)
Noel Kingsbury: Hybrid. The History and Science of Plant Breeding. The University of Chicago Press, 2009, ISBN 978-0-226-43704-0.