vilaĝo en Serbio From Wikipedia, the free encyclopedia
Plandiŝte (serbe Пландиште, slave Plandište, hungare Zichyfalva, rumane Plandişte, germane Zichydorf) estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato. Ankoraŭ 13 komunumoj apartenas al la municipo.
Plandiŝte | |||
---|---|---|---|
Nova ortodoksa preĝejo de Plandiŝte | |||
vilaĝo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26360 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 14′ N, 21° 7′ O (mapo)45.22694444444421.121666666667 [+] | ||
Alto | 79 m [+] | ||
Areo | 383 km² (38 300 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Plandište [+] | |||
Plandiŝte situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Versec-Zrenjanin. Rumanio troviĝas proksime.
Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, al distrikto de Bánlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Plandiŝte 4270 da homoj, (serboj 2539 (60 %), macedonoj 910 (21 %), hungaroj 243 (6 %), jugoslavianoj 168 (4 %), rumanoj 73 (2 %), ciganoj 63 (2 %), slovakoj 41 (1 %) kaj aliaj).
En la iama Zichyfalva naskiĝis hungara-serba poeto Zoltán Csuka.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.