placo en Parizo, Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
La placo de la Vogezoj (france place des Vosges) estas la plej malnova placo de Parizo. Ĝi situas en la 3-a kaj la 4-a arondismentoj de la franca ĉefurbo, kaj estas kutime rigardata kiel la centro de la kvartalo Marais.
3-a/4-a Arond. Placo de la Vogezoj
| |
---|---|
Situo | |
Arondismento(j) | 3-a / 4-a |
Kvartalo(j) | Marais |
Morfologio | |
Longeco | 108 m |
Larĝeco | 108 m (kvadrato) |
Historio | |
Kreado | 1605-1612 |
Nomigo | 1848 |
Eksnomo(j) | Reĝa Placo |
Samnomajn placojn ankaŭ posedas la francaj urboj Épinal kaj Metz.
La placo de la Vogezoj estis desegnita de Clément Métezeau (kiu antaŭe kreis similan placon en Charleville-Mézières) kaj nomiĝis origine "Reĝa Placo" (Place Royale). Ĝi estis konstruita pro ordono de la reĝo Henriko la 4-a ekde 1605 ĝis 1612. Ĝi estis inaŭgurita en 1612, okaze de la fianĉiĝo de Ludoviko la 13-a kun Anna de Aŭstrio.
La placo estis renomita "placo de la Vogezoj" post la franca revolucio de 1848 kaj la eko de la Dua Respubliko. Oni elektis tiun nomon por honori la departementon Vosges, ĉar ĝis estis la unua departemento, kiu akceptis pagi la revolucian imposton en 1789.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.