La Placo de Sankta Marko aŭ Placo Sankta Marko (italePiazza San Marco) situanta en Venecio, estas unu el plej gravaj placoj en Italio, fame rekonata tutmonde pro sia belo kaj arkitektura integreco, kaj la plej granda placo de Venecio. Ĝi estas la ununura loko urba de Venecio kiu plenumas la nomon de placo, ĉar la aliaj lokoj kun formo de placo estas propre difinitaj kiel campi. Ties ĉefa kerno havas trapezoidan formon kaj estas 170 metrojn longa: krome estas aliaj areoj. Ĝi estas nomata ankaŭ antonomazie kiel "la Piazza" aŭ kromnome kiel "il salotto d'Europa".
Ĝi divideblas en tri areoj nome la propra Placo Sankta Marko, la Placeto Sankta Marko (Piazzetta San Marco) pli suda antaŭ la Doĝo-palaco kaj la Placeto de la Leonetoj (Piazzetta dei Leoncini) nordoriente kun oficiala nomo dediĉita al la papo Johano la 23-a.