From Wikipedia, the free encyclopedia
La piperacoj[2] aŭ piprujacoj[3] (latine Piperaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo piperaloj (Piperales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 2650 speciojn[1],[4]. Ĝia tipa genro estas pipero[2].
Piperacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
pipero Piper L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
En tiu plantofamilio, oni trovas tropikaj aŭ subtropikaj arbustoj, lianoj aŭ herboj, iuj epifitaj - monoikaj, dioikaj aŭ poligamiaj, kun senperiantaj floroj, kaj kun fruktoj kapsulecaj aŭ berecaj.
Notu ke la termino "piperacoj" estas nuntempe la plej disvastigita. Konstruita laŭ la modelo Aster > astero > asteracoj, por ne konflikti kun la termino "pipro", kiu indikas en la nunaj vortaroj[5],[6] la frukton de la planta genro pipero. PIV plie precizigas[5] ke la termino "pipero" estas preferinda antaŭ "pipr(o)arbusto" (ĉar en la genro ne nur estas arbustoj sed ankaŭ lianoj kaj herboj), kaj antaŭ "piprujo" (kiu konfliktas kun la vazeto entenanta pipron). Fine, oni ankaŭ trovas en kelkaj vortaroj[7] la terminon "pipracoj" malĝuste konstruitan laŭ la nomo de la frukto kaj ne laŭ la nomo de la tipa genro.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[1],[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[8]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.