vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
Pinkamindszent [pinkamindsent] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo signifas hungare: Pinka-Ĉiuj Sanktuloj. Pinka estas rojo en la regiono.
Pinkamindszent situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ la aŭstra landlimo, laŭ vojo Körmend-Aŭstrio. Ĝis 2008 estis tie limpasejo al la kontraŭa Strem, poste ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trairebla senkontrole.
La unua skriba mencio okazis en 1221. En 1920 Pinkamindszent trovis sin ĉe la nova landlimo. Post 1945 ferkurteno konstruiĝis laŭ la limo. La vilaĝo estis vizitebla nur per permesilo. En 1989 la ferkurteno nuliĝis, oni trovis ĉe la limo netuŝitan zonon dum 40 jaroj. En Pinkamindszent migra poŝto servas.
En Pinkamindszent naskiĝis József Orbán (muzikisto).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.