Pikumnoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pikumnoj aŭ rondvostaj pegoj estas distinga subfamilio de etaj birdoj de la familio de pegedoj kiuj loĝas ĉefe en tropika Sudameriko, kun nur tri specioj de Azio kaj unu de Afriko. Pli precize pikumnoj estus nur la specioj de la genro Picumnus, sed kutime oni aldonas la tri restajn speciojn kaj subfamilio Picumninae povus esti esperantigita kiel Pikumnenoj.
Pikumnoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
genroj | ||||||||||
Picumnus | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Kiel la veraj pegoj, la pikumnoj havas grandajn kapojn, longajn langojn kiujn ili uzas por elpreni insektojn kaj zigodaktilajn piedojn, kun du fingroj antaŭen kaj du fingroj malantaŭen. Multaj havas ruĝajn aŭ alikolorajn markojn en frunto kaj krono kaj nigrajn suprajn kapojn. Tamen ili ne havas la fortajn vostoplumojn, kiujn la veraj pegoj uzas por arbogrimpi, pro tio ili emas pli ol iliaj samfamilianoj ripozi sur branĉo anstataŭ sur stara trunko.
Iliaj bekoj estas pli mallongaj kaj malpli ponardoformaj ol tiuj de la veraj pegoj, pro tio ili serĉas insektojn kaj larvojn ĉefe en jam falinta ligno. Simile, ili reuzas nestotruojn de pegoj por nestumi, pli ol konstrui siajn proprajn nestotruojn. La ovoj estas blankaj, kiel ĉe multaj el la nestantoj en arbotruoj.
Tipe tiuj birdoj havas grizajn aŭ senmarkajn verdajn suprajn partojn kaj malhelstriajn blankajn subajn partojn.