Pierre Beauchemin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pierre BEAUCHEMIN (1860–1952) estis kanada esperantisto: stenografiisto, lernis esperanton de la pastro Solis kun kiu li korespondis; laŭ la usona historiisto Bill Maxey, li intencis ĉeesti, en 1908, la Nordamerikan Kongreson sed li ne povis pro malsano. Li estis unu el plej aktivaj esperantistoj en Kebekio kaj Nordameriko. La kebekia historiisto Roger Le Moine en sia libro "Deux loges montréalaises du Grand Orient de France" (Ottavo, 1991) notis, ke Beauchemin estis framasono inter 1902 kaj 1924 (li eksiĝis de la loĝio Emancipation en 1910 pro proceso kontraŭ framasonoj) kun unu plia esperantisto kaj pentristo Ludger Larose (1868–1915). Ŝajnas, ke almenaŭ 15 framasonoj apogis aktive la esperantistan movadon en Montrealo je la komenco de la 20-a jarcento.
Ĉi tiu artikolo estas orfa, ĉar malmultaj aŭ neniuj aliaj artikoloj ligas al ĝi. Bonvolu enmeti ligilojn al ĉi tiu paĝo el rilataj artikoloj; sugestoj estas troveblaj ĉi tie. Precizigu la daton: {{Orfa|temo|jaro}} |
Pierre Beauchemin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1859 (1859-11-30) |
Morto | 30-an de novembro 1951 (1951-11-30) (92-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Kanado |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |