Piedsigno
spuro de piedo aŭ ŝuo sur tero / From Wikipedia, the free encyclopedia
Piedsigno estas signo postlasita de piedo de homo aŭ alia besto sur la tero. Ĝi konsistas aŭ el premo de malmola objekto lasita en pli mola grundo aŭ en forlaso sur la grundo de io, kio gluis al la plandumo.
Oni povas ankaŭ paroli laŭkaze pri ŝusignoj aŭ hufsignoj.
Oni povas sekvi piedsignojn, ekzemple dum ĉasado aŭ danke al ili evidentigi agadojn.
Kelkaj piedsignoj restis neklarigitaj kun famaj historioj mitaj aŭ legendaj. Aliaj atestis pri prahistoria vivo aŭ vivmaniero.