Philip Pullman
angla verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Philip PULLMAN (naskiĝis la 19-an de oktobro 1946 en Norwich, Anglio), estas angla verkisto, kiu sian infanaĝon plenigis en Rodezio (hodiaŭ Zimbabvo), Aŭstralio, Londono kaj Kimrio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
Pullman studis anglistikon ĉe Exeter College en Oksforda Universitato kaj pli poste iĝis instruisto en mezlernejo, poste inter la jaroj 1988 kaj 1996 estis partatempa literatura docento en la pedagogia kolegio Westminster College en Oksfordo, kiu ĝis la jaro 2000 edukis estontajn instruistojn. Ekde la jaro 1996 li profesie vivas kiel verkisto en Oksfordo.
Li iĝis konata pro sia trilogio His Dark Materials, kies titolon li prenis el Paradise Lost de John Milton.