![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d8/Peter_Sloterdijk%252C_Karlsruhe_07-2009%252C_IMGP3019.jpg/640px-Peter_Sloterdijk%252C_Karlsruhe_07-2009%252C_IMGP3019.jpg&w=640&q=50)
Peter Sloterdijk
germana filozofo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter SLOTERDIJK (/ˈsloʊtərdaɪk/; en germana: [ˈsloːtɐˌdaɪk]; 26a de junio 1947) estas germana filozofo kaj kulturteoriulo. Li estas profesoro de filozofio kaj teorio pri amaskomunikiloj en la Universitato de Arto kaj Desegno de Karlsruhe. Ĝi kun-hejmigas programon de germana televido nome "Im Glashaus: Das Philosophische Quartett" el 2002 ĝis 2012.
Li studis filozofion, germanajn studojn kaj historion en la Universitato de Munkeno kaj en la Universitato de Hamburgo el 1968 ĝis 1974. En 1975 li ricevis sian doktoriĝon el la Universitato de Hamburgo.
Sloterdijk malaprobas la ekzistadon de duismoj —korpo kaj animo, subjekto kaj objekto, kulturo kaj naturo ktp.— ĉar iliaj interagadoj, "spacoj de kunekzistado", kaj la komuna teknologia progreso kreas hibridajn realaĵojn. Sloterdijk proponis la kreadon de "ontologia konstitucio" kiu aligus ĉiujn estaĵojn — homoj, animaloj, plantoj kaj maŝinoj.