Peter Klashorst (naskiĝis la 11-an de februaro 1957 en Santpoort, komunumo Velsen, Norda Holando; plena nomo Peter van de Klashorst) estas nederlanda fotisto, skulptisto kaj pentristo. Li specialiĝis pri la pentrado kaj fotado de plejparte nudaj junaj virinoj el Nederlando, Afriko kaj Tajlando.
Peter Klashorst | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1957 (67-jaraĝa) en Santpoort-Zuid |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Gerrit Rietveld Academie (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto fotisto |
TTT | |
Retejo | http://www.peter-klashorst.com |
Peter Klashorst kreskis en Harlemo kaj en 1981 finis siajn studojn pri arto en la Gerrit Rietveld akademio en Amsterdamo. Li havas du infanojn, Elisabeth kaj Frederick, kies patrinoj estas afrikaninoj kaj laŭ aserto de la artisto estas putinoj.[1]
En la 1980-aj jaroj la pentristo apartenis al la nederlanda artista grupo After Nature, kiu por sia arta kreado remalkoveris la ekspresionismon kaj nuntempe kalkuliĝas en la arta ĝenro "Novaj Sovaĝuloj". En 2000 li en la islame dominita ŝtato Senegal malliberiĝis pro sia arto kaj pasigis plurajn semajnojn en karcero. Oni akuzis lin eluzi putinojn kaj produkti obscenajn verkojn.[2]
En 2003, Robert Vuijsje publikigis biografion de Peter Klashorst sub la titolo "King Klashorst". En la jaroj 2003 kaj 2006 la artisto dufoje sensukcese provis per novaj politikaj partioj atingi politikajn postenojn en regionaj balotoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.