Petőfi-ponto estas grava ponto en Budapeŝto (inter Ferencváros kaj Újbuda) trans la Danubo. Ankaŭ en Győr estas ponto same nomata.
- tuta longo: 378 m (kun la aliĝaj partoj 514 m)
- plej longa aperturo: 154 m kaj estas 2 pli malgrandaj aperturoj
- larĝo: 25.6 m
Petőfi-ponto | |||
---|---|---|---|
Petőfi híd | |||
vojponto ĵaluziponto | |||
Estiĝo | 1952 | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Budapeŝto | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 28′ 44″ N, 19° 3′ 48″ O (mapo)47.47888888888919.063333333333 | ||
| |||
La ponto havas 2×2 striojn por aŭto, po 2 striojn por tramo kaj por perpieduloj. Ĝi plilongigas la grandan bulvardon al Buda.
La ponto pretiĝis en 1937 laŭ planoj de Hubert Pál Álgyay, tiam nomita omaĝe al Miklós Horthy. En 1945 la nazioj eksplodigis la ponton, kiu rekonstruiĝis en 1952, tiam jam havanta novan nomon Petőfi. Renovigoj okazis en 1966, 1980 kaj en 1996. Ĉe la pontofinaĵo en Buda universitato etendiĝas (kiel la foto prezentas). En la alia pontofinaĵo estas trafika nodo, kie finiĝas ekzemple interurba tramo el Csepel.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.