Persiaj Pordegoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Persiaj Pordegoj estis la antikva nomo de la montopasejo nune konata kiel Tang-e Mejran, kiu konektas Jasuj kaj Sedeh oriente, trapasante la limon de la modernaj provincoj Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad kaj Fars de Irano, pasante sude de la masivo Kuh-e-Dinar, parto de la Zagros-montaro. La montopasejo kontrolas la ligejon inter la marborda kaj la centra parto de Persio.
En la komencaj semajnoj de 330 a.K., ĝi estis la batalkampo de la sangelverŝa Batalo de la Persia Pordego, en kiu la Macedonia reĝo, Aleksandro la Granda, frontis fortan reziston fare de la lastaj Akemenidaj trupoj estritaj de Ariobarzanes.