![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/96/Hrad_Pern%25C5%25A1tejn.jpg/640px-Hrad_Pern%25C5%25A1tejn.jpg&w=640&q=50)
Pernštejn (burgo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Burgo Pernštejn situas en Ĉeĥio en Sudmoravia regiono, distrikto Brno-provinco, apud domaro Pernštejn, parto de kampurbo Nedvědice, kiu kreis ties subburgejon.
Rapidaj faktoj burgo, Geografiaj informoj ...
Pernštejn | |||
---|---|---|---|
Suma vido al la burgo | |||
burgo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | ![]() | ||
Geografia situo | 49° 27′ 3″ N, 16° 19′ 8″ O (mapo)49.45083333333316.318888888889 | ||
| |||
![]() | |||
Konstruita | 13-a jarcento | ||
Konstrustilo | Gotiko, renesanco | ||
Devena posedanto | Pernŝtejnidoj | ||
Retadreso | Oficiala retpaĝaro | ||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a0/Pernstejn1_%28js%29.jpg/640px-Pernstejn1_%28js%29.jpg)
Temas pri unu el la plej konataj, plej vizitataj kaj plej bone konservitaj gotikaj burgoj en la lando, ofte uzata ankaŭ dum filmado de fabeloj kaj historiaj filmoj (inkluzive eksterlandajn - ĝi estis ekzemple sidejo de princo Romualdo en populara itala fabela filmserio pri Princino Fantaghirò).
Pro sia valoro ĝi estas proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.