From Wikipedia, the free encyclopedia
En la specifa medicina senco, per perkutado la histo sub la korpa surfaco ekosciliĝas. La rezulta sono donas informon pri la stato de la histo. Sekve povas mezurata la grandeco kaj situo de organo, ekzemple la hepato, aŭ povas esti taksata la enhavo je aero de organo, aparte de la pulmo. Kiel fondinto de la sistema medicina uzo de perkutado konsideriĝas la aŭstra kuracisto Joseph Leopold von Auenbrugger (1722–1809) el la urbo Graz, kiu unuafoje priskribis la teknikon dum la jaro 1761.
La origine de Leopold von Auenbrugger aplikita tekniko estis la rekta perkutado, kadre de kiu oni per kvar fingroj de unu kuracista mano, svindiĝanta en la manartiko, rekte frapas la ekzamenendan organon.
Pli poste evoluis la nerekta perkutado, kadre de kiu unu fingro de unu mano aŭ speciala ilo nomata "plesimetro" metiĝas tuŝe sur la esplorentan korposurfacon. Per fingro de la alia mano aŭ per perkuta marteleto oni frapas tiun unuan fingron aŭ la plesimetron. La osciloj transdoniĝas de la tuŝa fingro aŭ de la plesimetro al la suba histo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.