From Wikipedia, the free encyclopedia
La perkoformaj (Perciformes) estas ordo de fiŝoj. La termino originas de ilia simileco al perkoj, kiuj aliflanke estas anoj de la ordo.
Perkoformaj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Multaj, vidu tekston | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Tiu ordo konsistas el pli ol 7.000 specioj; tiel ĝi estas kvante la plej vasta ordo de vertebruloj enhavantaj 30 elcentojn de ĉiuj specioj de ostaj fiŝoj. Ĝi apartenas al la klaso de aktinopterigoj (naĝiloj kun radiaj ostecaj strioj) kaj troveblas en preskaŭ ĉiuj akvaj ekosistemoj (salaj kaj nesalaj).
Ofte la dorsa naĝilo de perkoforma fiŝo estas dividita en du apartajn naĝilojn, kaj la posta havas striojn pli malfortajn ol la antaŭa. La grasa naĝilo malestas ĉiam. Kutime la ventra naĝilo entenas dornon.
Estas kaj grandaj kaj malgrandaj perkoformaj specioj. La plej granda ekzemplero iam ajn kaptita apartenis al genro Makaira, estis 5m longa kaj pezis pli ol 800kg. Kontraŭe, la plenkreskuloj de la specio Schindleria brevipinguis ne atingas la longon de 1cm, kaj ilia pezo estas ĉirkaŭ 1mg.
Estas pluraj subordoj, el kiuj Percoidei estas la plej granda.
Ĉi sube estas la listo de subordoj, superfamilioj kaj familioj.[mankas fonto] Ne estas tamen plena interkonsento pri tiu ĉi listo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.