![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9e/Autumn_Red_peaches.jpg/640px-Autumn_Red_peaches.jpg&w=640&q=50)
Ĉirkaŭfrukto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉirkaŭfrukto (aŭ perikarpo [1] el la grekaj peri, ĉirkaŭ kaj karpo, frukto) estas parieto de frukto, kiu envolvas unuopan aŭ plurajn semojn. Ĝi elvenas el ovolujo post fekundiĝo de la floro, dum la ovoloj iĝas semoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9e/Autumn_Red_peaches.jpg/640px-Autumn_Red_peaches.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ec/Drupe_fruit_diagram.svg/langeo-320px-Drupe_fruit_diagram.svg.png)
Ĉirkaŭfrukto konsistas el tri tavoloj:
- eksterfrukto aŭ epikarpo[2], la plej ekstera parto, kolora epidermo;
- mezfrukto aŭ mezokarpo[3], la meza parto, ofte karna;
- enfrukto aŭ endokarpo[4], la plej ena parto, aŭ ligna aŭ karna.
Ĉe drupo, la enfrukto estas ligna kaj seka: tio estas la kerno.