Perdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Perdo estas
- seniĝo, per akcidento, de tio, kion oni havis, posedis, ĝuis,
- en fiziko, tiu parto de mekanika, elektra ktp energio, kiu foriĝas ĉe iu procedo senutile, ĉar ĝi estas konsumata ekzemple kaŭze de la varmiga efiko, de kirlokurentoj aŭ de kontraŭmagnetigo (ekzemple dielektrika perdo).
Laŭ la origina, unua signifo de la vorto, perdo povas esti seniĝo de materia objekto (kiel ekzemple "perdo de naztuko"B), seniĝo de kapablo (kiel ekzemple "perdo de vidsento"B) aŭ de alia nemateria aĵo (ekzemple "perdo de tempo"Z).
Kiel malo de la koncepto de perdo konsideriĝas trovo (hazarda ekhavo de io) respektive akiro (cela, konscia ekhavo de io). En ludo aŭ konkuro, perdo - ekvivalente al "malvenko" - estas la malo de venko.
Perdigi koresponde signifas fari, ke iu perdu ("Vi perdigas al mi la tempon, la paciencon"), kaj perdiĝi koresponde signifas fariĝi perdita ("La letero perdiĝis en la poŝto"B).