Penélope Cruz
hispana aktorino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Penélope CRUZ Sánchez [peNElope kruz SANĉez] (naskiĝis en Madrido la 28-an de aprilo 1974) estas hispana aktorino. Post sia partoprenado en dancaj spektakloj kaj en la televido, ŝi premieris en kino en 1992 en la filmo Jamón, Jamón de Bigas Luna kaj en Belle époque de Fernando Trueba (Oskar-premio al la plej bona neanglalingva filmo).
Penélope Cruz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Penélope Cruz en 2006 | |||||
Persona informo | |||||
Penélope Cruz | |||||
Naskonomo | Penélope Cruz Sánchez | ||||
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1974 (1974-04-28) (50-jaraĝa) en Alcobendas, Madrido | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Reĝa Konservatorio Supra de Muziko ĉe Madrido vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Eduardo Cruz vd | ||||
Patrino | Encarna Sánchez vd | ||||
Gefratoj | Eduardo Cruz • Mónica Cruz vd | ||||
Edz(in)o | Javier Bardem vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • televida prezentisto • filmaktoro • televida aktoro • prezentisto • voĉaktoro • fotisto • filmreĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1989– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Aktorado | |||||
Oskar-premio | |||||
2008 - Vicky Cristina Barcelona | |||||
Premio BAFTA | |||||
2008 - Vicky Cristina Barcelona | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De tiam ŝi aktoris en tre diversaj filmoj en hispana kino, inter kiuj la plej konataj internacie Abre los ojos (Malfermu la okulojn) de Alejandro Amenábar en 1997 kaj Todo sobre mi madre (Ĉio pri mia patrino), de Pedro Almodóvar en 1999.
En 1998 ŝi komencis karieron en la usona kino. Inter la filmoj en kiuj ŝi tie aperis troviĝas versio de Abre los ojos, kun la titolo Vanilla sky, en kiu ŝi aktoris kun Tom Cruise, kun kiu ŝi havis amaferon dum tri jaroj post ilia filma kunlaboro.
Ŝi havas fratinon Mónica Cruz, ankaŭ aktorino kaj dancistino, kaj fraton Eduardo Cruz kiu estas kantisto.