Paŝoj al Plena Posedo estas legolibro kun ekzercoj kaj antaŭparolo (nomata "Antaŭklarigo" en la libro) verkitaj de William Auld kaj publikigita de Heroldo de Esperanto en la jaro 1968.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj
Paŝoj al Plena Posedo
Thumb
Paŝoj al Plena Posedo
AŭtoroWilliam Auld
Eldonjaro1968
UrboBruselo
EldonintoHeroldo de Esperanto
Paĝoj230
ISBN84-499-4305-1
vdr
Fermi

La libro estas plurfoje reeldonita, plej laste en 2018.

Enhavo

La libro enhavas 30 legaĵojn sekvatajn de ekzercoj, plejparte demandoj pri la legaĵo sed ankaŭ pri gramatikaj punktoj. Vortoj estas klarigitaj per difinoj antaŭ la legaĵo. Laŭ la antaŭparolo, 1.682 vortoj estas tiel difinitaj, kaj s-ro Auld supozis ke la lernanto jam posedas facilecon kun 700 bazaj radikoj (tiuj en EsperantoA New Approach). La legaĵoj estas noveloj, poemoj kaj eseoj, kaj "... estas aranĝitaj progresige..." laŭ malfacileco. Sume estas 180 ekzercoj kun solvoj por 7.

Legaĵoj

  1. Tre moderna fabelo / F. Szilágyi (el Norda Prismo)
  2. La psalmaro / Z. Hasse, el la sveda: Andreo Gauder (el Literatura Mondo)
  3. La ŝtormo / John S. Dinwoodie (el Esperanto en Skotlando)
  4. Celstacio / Czesław Ostankowicz, el la pola: Jerzy Grum (el Esperanto)
  5. La unua kongreso de Esperanto / Edmond Privat (el Historio de la lingvo Esperanto)
  6. Mi fariĝos ordemulo / Kornél Tóth, el la hungara: Paŭlo Balkányi (el Norda Prismo)
  7. Ide-kamarado / Sabahattin Ali, el la turka: Ferruh Canatay (el Esperantisto Slovaka)
  8. Simpla konfeso / László Böti (el Norda Prismo)
  9. Horloĝo — malgranda miraklo / Stanislav Knížek (el Esperantisto Slovaka)
  10. Kolektanto de ĉielarkoj / Tibor Sekelj (el Esperanto)
  11. Sur dalmata fiŝistinsulo / Srdj Arandjelović (el Monda kulturo)
  12. Dia mastrumado / Karel Havlíček Borovský, el la ĉeĥa: Tomáš Pumpr (el La Bapto de Caro Vladimir)
  13. Zamenhof kaj la movado / Gian Carlo Fighiera (el Esperanto)
  14. Avinjo / Clelia Conterno Guglielminetti (el La Suda Stelo)
  15. La universo - eksplodanta? / Toni Breider (el Homo kaj Kosmo)
  16. Unu jaron en la feinlando / Vu Kan (el Vjetnamio Antaŭenmarŝas)
  17. Fenikso / Marjorie Boulton (el Belarto)
  18. Plej bone ridas kiu laste ridas / Cezaro Rossetti (el Kredu min, Sinjorino)
  19. Kajto / Lu Sin, el la ĉina: S. J. Sü (el Sovaĝa Herbaro)
  20. La verko de Maria Skłodowska-Curie / Maciej Iłowiecki (el Heroldo de Esperanto)
  21. Konferanseo / Vasil Conev, el la bulgara: Metodi Panĉev (el Belarto)
  22. Vortoj de Zamenhof / L. L. Zamenhof (el Parolado en la Guildhall, Londono, kaj Parolado en St. Petersburg, 1910)
  23. Salomono kaj la oaza nimfo / Jean Ribillard (el Esperanto kaj Vagado sub palmoj)
  24. La aĝoj de la homo / Rabeno Ŝimeon Ben Eleazar, el la aramea: A. Nurak (el La Nica Literatura Revuo) kaj Raymond Schwartz (el La Stranga Butiko)
  25. Flugantaj semoj / Paul Neergaard (el La Vivo de la Plantoj)
  26. Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo / Vladimír Váňa (el Esperanto)
  27. Robert Burns kiel mondpoeto / Douglas Young, el la skota: William Auld (el Esperanto en Skotlando)
  28. La amo de Otelo kaj Desdemona / William Shakespeare, el la angla: Reto Rossetti (el Otelo, la Maŭro de Venecio)
  29. La kvara pipo / Ilja Erenburg, el la rusa: Viktor Gruŝko (el Norda Prismo)
  30. Geedziĝo en hodiaŭa maniero / Emil Kolozsvdri Grandpierre, el la hungara: Kolomano Kalocsay (el Hungara Vivo)

Recenzoj

Citaĵo
 Per tridek paŝoj, tio estas, tridek legaĵoj de bonaj kaj famaj aŭtoroj, kun 185 ekzercoj, lernado per eraroj kaj la necesa vortaro, paŝo post paŝo la aŭtoro enkondukas la leganton al plena posedo de la lingvo. Tiu ĉi legolibro, pli ĝuste, tiu ĉi lernolibro ne taŭgas por komencantoj; ĝi taŭgas, ĝenerale, por ĉiuj esperantistoj amantaj la perfektigon de sia lingvoscio kaj ankaŭ, por instruistoj, ĉar oni povas ne nur ĉerpi multenombrajn ekzemplojn el ĝi, sed utiligi ĝin kiel lernolibron por progresigaj kursoj, tial ke la materialo

vere abundas. La aŭtoro celas per sia metodo, ebligi al la studentoj la kompreniĝon de ĉiu vorto, se eble, sen interveno de la proponita vortaro, por ke oni, iom post iom liberiĝu el la nacilingva pensado, profitante kiel eble plej multe la proprajn lingvokonojn de la lernantoj, pere de rezonado kaj skribado pri tre diversaj temoj. Kiel legolibro, la tridek rakontoj, ĉiu el malsama verkisto, jen originalaj jen tradukitaj, de klasikaj kaj modernaj aŭtoroj, ampleksas literaturon preskaŭ tutmondan. Krom bone elektitajn originalaĵojn la verko enhavas tradukojn el tre diversaj lingvoj kaj epokoj.

Bonega, tre trafa lerno kaj legolibro por progresantoj, kun klaraj presliteroj kaj bona papero, kium mi fervore rekomendas. 
 Boletín n173 (maj 1969)

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.