From Wikipedia, the free encyclopedia
La pazifaa grupo estas grupo da naturaj satelitoj de Jupitero kies retrogradaj orbitoj estas similaj. Tiu grupo ricevis sian nomon de Pazifao, plej granda satelito de la grupo, kiu entenas 87% el ties maso.
Malsame al la ananka kaj al la karmea grupoj, la pazifaa grupo estas tre disa, rilate al la orbitaj inklinacioj (144,5° al 158,3°). Eble tio signifas, ke la grupo estas tre malnova, kaj dispersiĝis dum la tempo; efikoj de orbita resonanco povus esti perturbintaj la orbitojn. Laŭ iaj studoj, Sinopo (luno) ne estus ano de la grupo, kaj estus sendepende kaptita.
La grupo eble formiĝis pro diseriĝo de kaptita asteroido. Tia kapto necesas ke kaptota objekto perdu sian kinetan energion [1]. Oni hipotezis, ke estinte la jupitera atmosfero multe pli vasta ol hodiaŭ, bremsis, kaj eĉ diserigis preterpasantajn asteroidojn.
Malsamecoj de koloro inter objektoj (Pazifao estas griza, dum Kaliro kaj Megaklito estas pale ruĝaj)[2] pensigas pri deveno pli malsimpla ol simpla diseriĝo pro alfrapo.
Ĉar Pazifao, ĉefa ano de la grupo, konservas almenaŭ 87% el la maso de la tuta grupo, kaj 99% se Sinopo ne estas grupano, oni povas taksi, ke la kaptita asteroido ne multe disireĝis.
La pazifaa grupo anigas retrogradajn lunojn kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 144,5° kaj 158,8° rilate al la jupitera ekvatoro kaj discentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.
La "kerno" de tiu grupo entenus: Pazifaon, Sinopon, Kaliron, Megakliton, Aŭtonon, Eŭridomo kaj Spondeon. Laŭ iaj studoj, ĝi entenus nur Pazifaon kaj Megakliton[3].
S/2003 J 23, Hegemono, Cileno, S/2003 J 4, Aedo kaj Koreo eble estus aliaj anoj.
Ĉefaj orbitaj ecoj de la eblaj anoj de la pazifaa grupo. La orbitoj de tiaj satelitoj estante perturbataj de aliaj satelitoj kaj planedoj, ĉi-tiuj valoroj estas por la epoko de:
Nomo | Granda duonakso[4] (km) | Grando (km) | Orbita periodo[4] (Tago) | Inklinacio[4] rilate al la ekliptiko | Discentreco[4] |
---|---|---|---|---|---|
S/2003 J 23 | 22 739 674 | 2 | 700,54 | 148,850° | 0,3931 |
Aedo | 23 044 196 | 4 | 714,66 | 160,482° | 0,6012 |
Kaliro | 23 215 007 | 8,6 | 722,62 | 139,850° | 0,2582 |
Eŭridomo | 23 230 879 | 3 | 723,36 | 149,324° | 0,2582 |
Sinopo | 23 368 614 | 38 | 729,80 | 153,976° | 0,2685 |
Cileno | 23 396 289 | 2 | 731,10 | 140,149° | 0,4116 |
S/2003 J 4 | 23 570 810 | 2 | 739,29 | 147,176° | 0,3003 |
Hegemono | 23 702 532 | 3 | 745,50 | 152,506° | 0,4077 |
Pazifao | 23 912 238 | 60 | 755,42 | 143,028° | 0,3303 |
Spondeo | 24 252 648 | 2 | 771,60 | 154,373° | 0,4432 |
Aŭtono | 24 264 466 | 4 | 772,17 | 151,058° | 0,3690 |
Koreo | 24 345 115 | 2 | 776,02 | 137,372 | 0,1951 |
Megaklito | 24 687 260 | 5,4 | 792,44 | 150,398° | 0,3078 |
Kiel por ĉiuj retrogradaj lunoj, IAU rezervas (anglalingvajn) nomojn finiĝantajn per "e" por la pazifaaj grupanoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.