![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e3/LoC-Rotunda-Clock-detail-Father-Time.jpeg/640px-LoC-Rotunda-Clock-detail-Father-Time.jpeg&w=640&q=50)
Patro Tempo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Patro Tempo estas antropomorfigita mitologia figuro kiu estas la reprezentado mem de tempo. Patro Tempo estas la personigo de tempo en popola kulturo. Patro Tempo estas reprezentita kiel maljunulo kiu portas atributojn kiel ekzemple sablohorloĝoj, kalendaroj aŭ folioj falantaj de siaj vestaĵoj. Ĝi povas esti akompanata de simboloj de morto, por memori ke la trairo de vivo kondukas neeviteble al sia fino (latine memento mori).
Patro Tempo | |
---|---|
![]() | |
personigo • literatura rolulo • reklama rolulo • rolulo en bildliteraturo | |
Kreita de | nekonata valoro |
Informoj | |
Eble sama | Ĥrono |
Sekso | vira |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/41/Father_time_7765.jpg/320px-Father_time_7765.jpg)
Patro Tempo povas aperi en pentraĵoj kaj alegorioj pri tempo, en reprezentadoj de la nova jaro, estante tiam simbolo de la 31-a de decembro en opozicio al la bebo kiu simbolas la novan jaron aŭ en fabeloj kie la rolulo venas de la greka titano Krono.
Pro sia nomo, Patro Tempo ankaŭ estas ligita al Patrino Naturo. Ili foje estas prezentitaj kiel geedza paro.