Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj
teatraĵo far B. Brecht / From Wikipedia, the free encyclopedia
Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj (germane Mutter Courage und ihre Kinder) estas teatraĵo de 1939 de la germana dramisto kaj poeto Bertolt Brecht (1898-1956), unu el la gvidantoj de germana ekzilliteraturo dum Nazia Germanio (Exilliteratur), kun konsiderinda kontribuo de la aktorino kaj verkistino Margareta Steffin.
Mutter Courage und ihre Kinder | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Bertolt Brecht | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1949 | ||||
Ĝenro | epika teatraĵo • dramo | ||||
| |||||
La teatraĵo estas unu el la plej famaj teatraĵoj de Brecht. Ĝi estas konsiderita unu el la plej bonaj kontraŭmilitaj teatraĵoj de ĉiuj tempoj, kaj unu el la plej grandaj teatraĵoj de la 20-a jarcento.
La teatraĵo ricevis kvar gravajn teatrajn produktadojn, unue en Svislando en 1941, kaj en Germanio post la falo de la nazia reĝimo en 1949-1952, kiuj estis faritaj sub la inspektado aŭ direkto de Brecht. En 1959-1960, iom da jarojn post la morto de Brecht, la teatraĵo estis adaptita en filmon ĉefrolitan fare de lian vidvinon Helene Weigel.