Patrick White
From Wikipedia, the free encyclopedia
Patrick WHITE (naskiĝis la 28-an de majo 1912 en Londono, mortis la 30-an de septembro 1990 en Sydney) estis aŭstralia verkisto.
Patrick White | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Patrick Victor Martindale White | ||||
Naskiĝo | 28-an de majo 1912 (1912-05-28) en Londono | ||||
Morto | 30-an de septembro 1990 (1990-09-30) (78-jaraĝa) en Sidnejo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstralio vd | ||||
Alma mater | Cheltenham College • King's College • The King's School, Tudor House vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Amkunulo | Manoly Lascaris vd | ||||
Parencoj | James Cobb White • Henry Luke White vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • dramaturgo • poeto • scenaristo • aŭtobiografo vd | ||||
Laborkampo | prozo vd | ||||
Aktiva dum | 1935– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Voss vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la jaro 1973 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo pro "Eposa kaj psikologia rakontarto, kiu enkondukis novan enhavon en la mondan literaturon". La estas sola aŭstraliano gajninta ĉi tiun premion. Li uzis la monon de la Nobel premio por fondi truston de literaturpremio nomata la Patrick White premio. Tiu ĉi premio estas donata ĉiujare al longdaŭraj kreivaj verkistoj, kiuj ricevis malmultan publikan rekonon.
Kromnomita la "Granda Poeto de la Aŭstraliaj Spacoj", entute li verkis 27 romanojn kaj ok teatraĵojn.
Lia verkado elstaras pro sia kapablo priskribi strangajn naturajn areojn. Ĝi estas karakterizita per la vasta uzo de la konsciflua tekniko kaj aventurrakontoj en malproksimaj naturregionoj abundaj da nekutime endemiaj bestoj ĉe la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda mondregiono.
Lia granda romano, The Eye of the Storm (La Okulo de la Ŝtormo), kaj lia unua fama libro, Voss, estas ia moderna eposa verko.